1 Chronicles 29

Esperanto(i) 1 Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo. 2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj. 3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo: 4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj; 5 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo? 6 Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo; 7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero. 8 Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido. 9 Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte. 10 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne. 11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj. 12 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi. 13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon. 14 CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi. 15 Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika. 16 Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas. 17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi. 18 Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi. 19 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn. 20 Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo. 21 Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn, mil virsxafojn, mil sxafidojn, kune kun iliaj versxoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael. 22 Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron. 23 Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin. 24 Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono. 25 Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaux la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin regxan majeston, kiu antauxe estis sur neniu el la regxoj de Izrael. 26 David, filo de Jisxaj, estis regxo super la tuta Izrael. 27 La tempo, dum kiu li regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn. 28 Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de agxo, ricxeco, kaj gloro; kaj anstataux li ekregxis lia filo Salomono. 29 La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad; 30 lia tuta regxado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj cxiuj regnoj de la landoj.