Esperanto(i)
3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
4 CXiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.
5 Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita.
6 CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita.
7 CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
8 CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
9 cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.