1 Peter 1

Esperanto(i) 1 Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro, paslogxantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio, kaj Bitinio, 2 laux la antauxscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco pligrandigxu. 3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj, 4 en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi, 5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo. 6 En tio vi gxojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malgxojigite en diversaj tentoj, 7 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo; 8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena; 9 ricevante la celon de via fido, savon de animoj. 10 Koncerne tiun savon esploris kaj sercxis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi; 11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn. 12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi. 13 Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo; 14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio; 15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta. 17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado; 18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; 20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi, 21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio. 22 CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore; 23 renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta. 24 CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto; 25 Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.