2 Chronicles 10

Esperanto(i) 1 Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo. 2 Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo. 3 Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Rehxabeam, dirante: 4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5 Kaj li diris al ili:Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris. 6 Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo? 7 Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al cxi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li. 9 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11 tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago. 13 Kaj la regxo respondis al ili malafable; kaj la regxo Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj; 14 kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15 Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regis Rehxabeam. 18 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.