2 Kings 24:1-2

Esperanto(i) 1 En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li. 2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.