Acts 8:26-29

Esperanto(i) 26 Sed angxelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:Levigxu, kaj iru suden gxis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27 Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi; 28 tiu vojagxis returne, kaj, sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja. 29 Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aligxu al tiu cxaro.