Exodus 29:15-18

Esperanto(i) 15 Kaj unu virsxafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 16 Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe. 17 Kaj la virsxafon dishaku en partojn, kaj lavu gxian internajxon kaj gxiajn krurojn, kaj metu ilin sur gxiajn partojn kaj sur gxian kapon. 18 Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.