Genesis 29:31-35

Esperanto(i) 31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta. 32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.