Hebrews 11:1-3

Esperanto(i) 1 Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj. 2 CXar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston. 3 Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.