Isaiah 40:12-14

Esperanto(i) 12 Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la cxielon per la manlargxo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso? 13 Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon? 14 De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de sagxeco?