Jeremiah 18

Esperanto(i) 1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Levigxu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi auxdigos al vi Miajn vortojn. 3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo. 4 Kaj kiam difektigxis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li placxis fari. 5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo: 6 CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael. 7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi. 9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin fortikigos kaj enradikigos; 10 sed se gxi faras malbonon antaux Miaj okuloj, ne auxskultante Mian vocxon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al gxi. 11 Kaj nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn. 12 Sed ili diras:Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj cxiu el ni agos laux la obstineco de sia malbona koro. 13 Tial tiele diras la Eternulo:Demandu inter la nacioj, cxu iu auxdis ion similan; multe da abomenindajxoj faris la filino de Izrael. 14 CXu la negxo de Lebanon cxesas liveri akvon al Miaj kampoj? cxu cxesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime? 15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux vojo ne ebenigita, 16 por fari sian landon dezerto, eterna mokatajxo, tiel, ke cxiu, kiu trapasas gxin, miras kaj balancas la kapon. 17 Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaux la malamiko; la nukon kaj ne la vizagxon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo. 18 Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn. 19 Atentu min, ho Eternulo, kaj auxskultu la vocxon de miaj kontrauxuloj. 20 CXu oni devas repagi bonon per malbono? cxar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron. 21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito. 22 Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn. 23 Vi, ho Eternulo, scias cxiujn iliajn intencojn kontraux mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaux Vi ne elvisxu; faligu ilin antaux Vi; agu kontraux ili en la tempo de Via kolero.