Jeremiah 25:12-14

Esperanto(i) 12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto. 13 Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj. 14 CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.