Jeremiah 34:1-22

Esperanto(i) 1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj cxiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj cxiuj popoloj militis kontraux Jerusalem kaj kontraux cxiuj gxiaj urboj: 2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija, regxo de Judujo, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kaj li forbruligos gxin per fajro; 3 kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon. 4 Tamen auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, regxo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo; 5 vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antauxaj regxoj, kiuj estis antaux vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! CXar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo. 6 Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, regxo de Judujo, cxiujn tiujn vortojn en Jerusalem, 7 dum la militistaro de la regxo de Babel militis kontraux Jerusalem, kaj kontraux cxiuj restintaj urboj de Judujo, kontraux Lahxisx kaj kontraux Azeka; cxar ili restis ankoraux el la fortikajxaj urboj de Judujo. 8 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la regxo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon; 9 ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco. 10 Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis. 11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj. 12 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante: 14 En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon. 15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaux Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaux Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo; 16 sed vi sxangxigxis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj. 17 Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon cxiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero. 18 Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaux Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj: 19 la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido; 20 Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero. 21 Kaj Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kiu foriris de vi. 22 Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al cxi tiu urbo, kaj ili atakos gxin kaj venkoprenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en gxi logxos.