Jeremiah 40

Esperanto(i) 1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per cxenoj, inter cxiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon. 2 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li:La Eternulo, via Dio, eldiris cxi tiun malfelicxon kontraux cxi tiu loko; 3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero. 4 Kaj nun jen hodiaux mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se placxas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne placxas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaux vi; kien placxas al vi iri, tien iru. 5 (Dum li ankoraux ne foriris,)Iru al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kiun la regxo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aux kien placxas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li mangxajxon kaj donacon kaj forliberigis lin. 6 Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj eklogxis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando. 7 Kiam cxiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel starigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malricxulojn de la lando, kiuj ne estis translogxigitaj en Babelon, 8 tiam ili venis al Gedalja en Micpan:Isxmael, filo de Netanja, Johxanan kaj Jonatan, filoj de Kareahx, Seraja, filo de Tanhxumet, la filoj de Efaj, Netofaano, kaj Jezanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj. 9 Kaj Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, jxuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante:Ne timu servi al la HXaldeoj, restu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj tiam estos al vi bone. 10 Mi restas en Micpa, por ke mi povu starigxi antaux la vizagxo de la HXaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis. 11 Ankaux cxiuj Judoj, kiuj estis cxe la Moabidoj, cxe la Amonidoj, cxe la Edomidoj, kaj en cxiuj landoj, auxdis, ke la regxo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan. 12 Kaj cxiuj tiuj Judoj revenis de cxiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj. 13 Sed Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan. 14 Kaj ili diris al li:CXu vi scias, ke Baalis, regxo de la Amonidoj, sendis Isxmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Ahxikam, ne kredis al ili. 15 Tiam Johxanan, filo de Kareahx, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene:Permesu, ke mi iru kaj mortigu Isxmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke cxiuj Judoj, kiuj kolektigxis al vi, diskuru, kaj la restajxo de la Judoj pereu? 16 Sed Gedalja, filo de Ahxikam, diris al Johxanan, filo de Kareahx:Ne faru tion, cxar malveron vi parolas pri Isxmael.