Jeremiah 41:1-3

Esperanto(i) 1 En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa. 2 Kaj levigxis Isxmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando. 3 Kaj cxiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la HXaldeojn, kiuj tie trovigxis, la militistojn, Isxmael mortigis.