Jeremiah 5

Esperanto(i) 1 Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu sercxas la veron-tiam Mi pardonos al gxi. 2 Ecx se ili diras:Mi jxuras per la Eternulo-ili tamen jxuras mensoge. 3 Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi. 4 Mi diris al mi:Eble ili estas malricxuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; 5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili:ili ja konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; sed ankaux ili cxiuj kune rompis la jugon, dissxiris la sxnurojn. 6 Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; cxiu, kiu eliros el tie, estos dissxirata. CXar multaj farigxis iliaj krimoj, fortaj farigxis iliaj perfidoj. 7 Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj jxuris per ne- dioj. Mi jxurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malcxastejojn. 8 Ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj; cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo. 9 CXu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj cxu al tia popolo Mia animo povas ne vengxi? 10 Iru sur gxiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu gxiajn brancxojn, cxar ne por la Eternulo ili estas. 11 CXar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo. 12 Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos. 13 Kaj la profetoj estas kiel vento, ne trovigxas en ili la vorto de Dio; tiel farigxu al ili. 14 Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot:Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian busxon kiel fajron, kaj cxi tiu popolo estos kiel ligno, kiun gxi konsumos. 15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas. 16 GXia sagujo estas kiel malfermita tombo; cxiuj ili estas herooj. 17 GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas. 18 Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute. 19 Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi. 20 Anoncu tion en la domo de Jakob kaj auxdigu en Judujo, dirante: 21 Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas. 22 CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi. 23 Sed cxi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris. 24 Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto. 25 Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon. 26 CXar inter Mia popolo trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn. 27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj. 28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras. 29 CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos? 30 Io konsterna kaj terura farigxis en la lando: 31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?