Job 20

Esperanto(i) 1 Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris: 2 Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas. 3 Hontindan riprocxon mi auxdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi. 4 CXu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero, 5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta? 6 Se lia grandeco ecx atingus gxis la cxielo, Kaj lia kapo tusxus la nubon, 7 Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas? 8 Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio. 9 Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos. 10 Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havajxon. 11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo. 12 Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango, 13 Li flegas gxin kaj ne forlasas gxin, Kaj retenas gxin sur sia palato: 14 Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li. 15 Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos. 16 Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos. 17 Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero. 18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin. 19 CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis. 20 CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara. 21 Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra. 22 Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin. 23 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon. 24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra. 25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro. 26 Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo. 27 La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin. 28 Malaperos la greno el lia domo, Dissxutita gxi estos en la tago de Lia kolero. 29 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredajxo destinita por li de Dio.