Job 34

Esperanto(i) 1 Elihu parolis plue, kaj diris: 2 Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min. 3 CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon. 4 Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona. 5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton; 6 En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa. 7 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon? 8 Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj; 9 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio. 10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco; 11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin. 12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron. 13 Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo? 14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo. 16 Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj. 17 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon? 18 CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo? 19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj. 20 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj. 21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas. 22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj. 23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo. 24 Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn; 25 CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas. 26 Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas; 27 Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn, 28 Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj. 29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo, 30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo. 31 Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon; 32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros. 33 CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru. 34 Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas: 35 Ijob parolas malsagxe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj. 36 Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj; 37 CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.