Job 36

Esperanto(i) 1 Kaj plue parolis Elihu, kaj diris: 2 Atendu ankoraux iom; mi montros al vi, CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio. 3 Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava. 4 CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi. 5 Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro. 6 Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon. 7 Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam, Por ke ili estu altaj. 8 Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj, 9 Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas. 10 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj. 11 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla; 12 Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento. 13 La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis; 14 Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj. 15 Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon. 16 Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj. 17 Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune. 18 Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin. 19 CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon. 20 Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko. 21 Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero. 22 Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li? 23 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste? 24 Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj. 25 CXiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime. 26 Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla. 27 Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili versxigxas pluve el la nebulo; 28 Versxigxas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj. 29 Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo, 30 Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro. 31 CXar per ili Li jugxas la popolojn Kaj donas ankaux mangxajxon abunde. 32 Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al gxi aperi denove. 33 Antauxdiras pri gxi gxia bruo, Kaj ecx la brutaroj, kiam gxi alproksimigxas.