Job 39

Esperanto(i) 1 CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj? 2 CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski? 3 Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn, Liberigxas de siaj doloroj. 4 Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili. 5 Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn? 6 La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo; 7 GXi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto gxi ne auxdas; 8 La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon. 9 CXu bubalo volos servi al vi? CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo? 10 CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo? CXu gxi erpos post vi valojn? 11 CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto? Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron? 12 CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon? 13 La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; 14 CXar gxi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo; 15 GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati. 16 GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj; GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana; 17 CXar Dio senigis gxin je sagxo Kaj ne donis al gxi prudenton. 18 Kiam gxi levigxas alten, GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton. 19 CXu vi donas forton al la cxevalo? CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj? 20 CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido? Terura estas la beleco de gxia ronkado. 21 GXi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; GXi eliras kontraux armiton; 22 GXi ridas pri timo kaj ne senkuragxigxas, Kaj ne retiras sin de glavo. 23 Super gxi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego. 24 Kun bruo kaj kolero gxi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile cxe sonado de trumpeto. 25 Kiam eksonas la trumpeto, gxi ekkrias:Ho, ho! Kaj de malproksime gxi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon. 26 CXu pro via sagxo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo? 27 CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston? 28 Sur roko gxi logxas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto. 29 De tie gxi elrigardas por si mangxajxon; Malproksime vidas gxiaj okuloj. 30 GXiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.