John 1:19-25

Esperanto(i) 19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas? 20 Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo. 21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne. 22 Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?