John 7:19-23

Esperanto(i) 19 CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min? 20 La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21 Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio. 22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?