Jonah

Esperanto(i) 1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante: 2 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraux gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min. 3 Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo. 4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro farigxis granda ventego, kaj oni pensis, ke la sxipo pereos. 5 La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj trovigxis en la sxipo, oni jxetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj endormigxis. 6 Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos. 7 Kaj oni diris unu al alia:Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin cxi tiu malfelicxo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan. 8 Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis cxi tiu malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas? 9 Kaj li respondis al ili:Mi estas Hebreo:mi respektas la Eternulon, Dion de la cxielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron. 10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? CXar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili. 11 Kaj ili diris al li:Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietigxu por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli malkvieta. 12 Li respondis al ili:Prenu min, kaj jxetu min en la maron; tiam la maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi trafis vin cxi tiu granda ventego. 13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili. 14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas. 15 Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam la maro cxesis koleri. 16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaux la Eternulo; kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn. 17 Kaj la Eternulo pretigis grandan fisxon, ke gxi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fisxo dum tri tagoj kaj tri noktoj.