Joshua 17:12-16

Esperanto(i) 12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando. 13 Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin. 14 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis? 15 Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por vi. 16 Kaj la filoj de Jozef diris:Ne suficxos por ni la monto; kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-SXean kaj en gxiaj urbetoj, kaj ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel.