Joshua 23:12-15

Esperanto(i) 12 CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi: 13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 14 Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto. 15 Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.