Nehemiah 13

Esperanto(i) 1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio; 2 cxar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la malbenon en benon. 3 Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon. 4 Antaux cxi tio la pastro Eljasxib, administranto de la cxambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija, 5 arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj. 6 Dum cxio cxi tio mi ne estis en Jerusalem, cxar en la tridek-dua jaro de Artahxsxast, regxo de Babel, mi iris al la regxo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la regxo. 7 Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljasxib faris pro Tobija, arangxante por li cxambron en la kortoj de la domo de Dio. 8 Tio min forte cxagrenis, kaj mi eljxetis cxiujn domobjektojn de Tobija for el la cxambro. 9 Kaj mi diris, ke oni purigu la cxambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon. 10 Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo. 11 Tiam mi faris pro tio severan riprocxon al la estroj, kaj diris:Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj. 12 Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj. 13 Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj. 14 Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li. 15 En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon, vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la tago, kiam ili vendis mangxajxon. 16 Ankaux Tiranoj logxis tie, kaj ili alveturigadis fisxojn kaj cxiaspecajn komercajxojn, kaj vendadis en sabato al la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem. 17 Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan? 18 Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton! 19 Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata. 20 Kaj la komercistoj kaj vendistoj de cxiaspeca vendeblajxo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon. 21 Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato. 22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco. 23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn; 24 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo. 25 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem. 26 Per tio pekis ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la aligentaj edzinoj. 27 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn? 28 El la filoj de Jojada, filo de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la HXoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi. 29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan. 30 Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico, 31 kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaajxoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.