Esperanto(i)
9 Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo
10 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto.
11 Sed la filoj de Korahx ne mortis.