Philippians 4:9-12

Esperanto(i) 9 Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi. 10 Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. 11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. 12 Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.