Proverbs 10

Esperanto(i) 1 Sentencoj de Salomono. Sagxa filo estas gxojo por sia patro, Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino. 2 Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto. 3 La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas. 4 Maldiligenta mano malricxigas; Sed mano de diligentuloj ricxigas. 5 Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo sagxa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda. 6 Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon. 7 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros. 8 Kiu havas sagxan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos. 9 Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendangxere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita. 10 Kiu grimacas per la okulo, tiu kauxzas suferon; Kaj kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos. 11 La busxo de piulo estas fonto de vivo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon. 12 Malamo kauxzas malpacon; Sed amo kovras cxiujn pekojn. 13 Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo. 14 Sagxuloj konservas la scion; Sed la busxo de malsagxulo estas proksima al la pereo. 15 La havo de ricxulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malricxuloj estas ilia malricxo. 16 La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko. 17 Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forjxetas atentigon, tiu restas en eraro. 18 Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo. 19 CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa. 20 La lango de piulo estas plej bonspeca argxento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio. 21 La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo. 22 La beno de la Eternulo ricxigas, Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi. 23 Por malsagxulo estas gxojo fari malbonon; Kaj sagxo, por sagxulo. 24 Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili. 25 Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton. 26 Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis. 27 La timo antaux la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj. 28 La atendo de piuloj farigxos gxojo; Sed la espero de malpiuloj pereos. 29 La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj. 30 Piulo neniam falpusxigxos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero. 31 La busxo de piulo eligas sagxon; Sed lango falsema estos ekstermita. 32 La lipoj de piulo anoncas favorajxon, Kaj la busxo de malpiuloj malicajxon.