Proverbs 19

Esperanto(i) 1 Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbusxulo kaj malsagxulo. 2 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon. 3 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon. 4 Ricxeco donas multon da amikoj; Sed malricxulo estas forlasata de sia amiko. 5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos. 6 Multaj sercxas favoron de malavarulo; Kaj cxiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn. 7 CXiuj fratoj de malricxulo lin malamas; Tiom pli malproksimigxas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj. 8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas sagxon, tiu trovas bonon. 9 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos. 10 Al malsagxulo ne konvenas agrablajxo; Ankoraux malpli konvenas al sklavo regi super princoj. 11 Sagxo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon. 12 Kiel kriego de leono estas la kolero de regxo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo. 13 Pereo por sia patro estas malsagxa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado. 14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo. 15 Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton. 16 Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos. 17 Kiu kompatas malricxulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro. 18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon. 19 Koleranto devas esti punata; CXar se vi lin indulgos, li farigxos ankoraux pli kolerema. 20 Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa. 21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike. 22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malricxulo, ol homo mensogema. 23 Timo antaux la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono. 24 Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj ecx al sia busxo li gxin ne relevas. 25 Se vi batos blasfemanton, sensciulo farigxos atenta; Se oni punas sagxulon, li komprenas la instruon. 26 Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda. 27 CXesu, mia filo, auxskulti admonon Kaj tamen deklinigxi de la vortoj de la instruo. 28 Fripona atestanto mokas jugxon; Kaj la busxo de malvirtuloj englutas maljustajxon. 29 La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsagxuloj.