Proverbs 2

Esperanto(i) 1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn, 2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio. 6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno. 7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie. 8 Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj. 9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj cxiun bonan vojon. 10 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo. 11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos, 12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon, 13 De tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo, 14 Kiuj gxojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco, 15 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankigxis; 16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj, 17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio; 18 CXar sxia domo kondukas al morto, Kaj sxiaj pasxoj al la inferuloj; 19 CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo; 20 Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la pasxosignojn de piuloj. 21 CXar la piuloj logxos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur gxi; 22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.