Proverbs 28

Esperanto(i) 1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono. 2 Kiam lando pekas, gxi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe. 3 Homo malricxa, kiu premas malricxulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon. 4 Kiuj forlasis la legxojn, tiuj lauxdas malvirtulon; Sed la observantoj de la legxoj indignas kontraux li. 5 Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la sercxantoj de la Eternulo komprenas cxion. 6 Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malgxustan vojon, kvankam li estas ricxa. 7 Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron. 8 Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj. 9 Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo. 10 Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon. 11 Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj; Sed sagxa malricxulo lin tute travidas. 12 Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altigxas malvirtuloj, tiam homoj sin kasxas. 13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita. 14 Bone estas al homo, kiu cxiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon. 15 Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo. 16 Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos. 17 Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu. 18 Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos. 19 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon. 20 Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno. 21 Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus. 22 Homo enviema rapidas al ricxeco, Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas. 23 Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango. 24 Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:GXi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto. 25 Fierulo kauxzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata. 26 Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita. 27 Kiu donas al malricxulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata. 28 Kiam malvirtuloj altigxas, homoj kasxigxas; Sed kiam ili pereas, tiam multigxas virtuloj.