Psalms 100

Esperanto(i) 1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto. 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo. 4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; 5 CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco.