Psalms 104:1-35

Esperanto(i) 1 Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita; 2 Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon; 3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento; 4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj; 5 Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos. 6 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo; 7 De Via minaco gxi kuras, De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas. 8 GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi. 9 Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos, Por ke gxi ne revenu por kovri la teron. 10 Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj; 11 Ili trinkigas cxiujn kampajn bestojn; Sovagxaj azenoj kvietigas sian soifon. 12 Apud ili logxas la birdoj cxielaj, El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon. 13 Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero. 14 Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero. 15 Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizagxo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo. 16 Satigxas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis; 17 Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian logxejon sur abioj; 18 La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifugxejo por la hirakoj. 19 Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron. 20 Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj; 21 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon. 22 Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj. 23 Eliras homo por sia okupigxo, Por sia laboro gxis la vespero. 24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj. 25 Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampajxoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj; 26 Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu. 27 CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo. 28 Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo. 29 Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo. 30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas; Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero. 31 Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo gxoju pri Siaj faritajxoj. 32 Li ekrigardas la teron, kaj gxi tremas; Li ektusxas la montojn, kaj ili fumigxas. 33 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos. 34 Agrabla estu al Li mia meditado; Mi gxojos pri la Eternulo. 35 Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!