Psalms 110

Esperanto(i) 1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero. 6 Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.