Psalms 119

Esperanto(i) 1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo. 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro; 3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj. 4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn. 5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn! 6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn. 7 Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la jugxojn de Via justeco. 8 Viajn legxojn mi observos; Ne forlasu min tute. 9 BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laux Viaj vortoj. 10 Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj. 11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi. 12 Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn legxojn. 13 Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo. 14 Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas, Kiel pri granda ricxeco. 15 Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn. 16 Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton. 17 GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton. 18 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo. 19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn. 20 Elturmentigxis mia animo De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj. 21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj. 22 Forigu de mi honton kaj malhonoron, CXar mi observas Viajn decidojn. 23 Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi, Via sklavo meditas pri Viaj legxoj. 24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj. 25 DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto. 26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min; Instruu al mi Viajn legxojn. 27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj. 28 Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto. 29 La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon. 30 La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj legxoj. 31 Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min. 32 Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj, CXar Vi largxigas mian koron. 33 HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj, Kaj mi gxin sekvos gxis la fino. 34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro. 35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, CXar en gxi mi havas plezuron. 36 Klinu mian koron al Viaj legxoj, Sed ne al profito. 37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj. 38 Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi. 39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; CXar Viaj jugxoj estas bonaj. 40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min. 41 VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto, 42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton. 43 Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero, CXar mi esperas al Viaj jugxoj. 44 Kaj mi konservos Vian instruon CXiam kaj eterne. 45 Kaj mi iros en libereco, CXar mi sercxas Viajn ordonojn. 46 Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj, Kaj mi ne hontos. 47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas. 48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj legxoj. 49 ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis. 50 CXi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas. 51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis. 52 Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoligxas. 53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian legxon. 54 Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado. 55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon. 56 Tio farigxis al mi, CXar mi observas Viajn ordonojn. 57 HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn. 58 Mi petegas antaux Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto. 59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj. 60 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn. 61 Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis; Sed Vian instruon mi ne forgesis. 62 En la mezo de la nokto mi levigxas, Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj. 63 Mi estas kamarado por cxiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn. 64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn legxojn. 65 TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto. 66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, CXar al Viaj ordonoj mi kredas. 67 Antaux ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton. 68 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn legxojn. 69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn. 70 Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo. 71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn. 72 Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo, Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj. 73 JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn. 74 Viaj timantoj min vidos kaj gxojos, CXar mi fidis Vian vorton. 75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis. 76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo. 77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; CXar Via instruo estas mia plezuro. 78 Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj. 79 Turnigxu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj legxoj. 80 Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu. 81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas. 82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos? 83 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas. 84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj? 85 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj. 86 CXiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min. 87 Oni preskaux pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn. 88 Laux Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo. 89 LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la cxielo. 90 Por cxiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras. 91 Laux Viaj legxoj cxio nun staras, CXar cxio estas Viaj sklavoj. 92 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero. 93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas. 94 Al Vi mi apartenas; Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn. 95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn legxojn. 96 CXe cxiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta. 97 MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri gxi. 98 Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam. 99 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado. 100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, CXar Viajn ordonojn mi konservas. 101 De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton. 102 De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas. 103 Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo! 104 De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero. 105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo. 106 Mi jxuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn. 107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto. 108 La oferdono de mia busxo placxu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min. 109 Mia animo estas cxiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas. 110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis. 111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro. 112 Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino. 113 SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas. 114 Vi estas mia sxirmo kaj sxildo; Vian vorton mi fidas. 115 Forigxu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio. 116 Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero. 117 Fortikigu min, ke mi savigxu, Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj. 118 Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga. 119 Kiel skorion Vi forjxetas cxiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn. 120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas. 121 AIN. Mi faris jugxon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj. 122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu. 123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton. 124 Agu kun Via sklavo laux Via boneco, Kaj Viajn legxojn instruu al mi. 125 Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn. 126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon. 127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron. 128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas. 129 PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas. 130 Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn. 131 Mi malfermas mian busxon kaj enspiras, CXar mi deziregas Viajn ordonojn. 132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo. 133 Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi. 134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn. 135 Lumu per Via vizagxo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn legxojn. 136 Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. 137 CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj. 138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero. 139 Elturmentis min mia fervoro, CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn. 140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo gxin amas. 141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas. 142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero. 143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro. 144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu. 145 KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn legxojn. 146 Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn. 147 Antaux la matenrugxo mi vokas; Vian vorton mi fidas. 148 Antaux la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekigxas, Por ke mi meditu pri Via vorto. 149 Mian vocxon auxskultu, laux Via boneco, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi. 150 Alproksimigxas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via legxo. 151 Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj cxiuj Viaj ordonoj estas vero. 152 De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam. 153 RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis. 154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laux Via vorto lasu min vivi. 155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn. 156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi. 157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis. 158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis. 159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi. 160 La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco. 161 SXIN. Princoj persekutas min senkauxze; Sed Vian vorton timas mia koro. 162 Mi gxojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro. 163 Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas. 164 Sepfoje cxiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj jugxoj. 165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpusxigxas. 166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas. 167 Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas. 168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, CXar cxiuj miaj vojoj estas antaux Vi. 169 TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laux Via vorto klerigu min. 170 Mia petego venu al Vi; Laux Via diro savu min. 171 Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn. 172 Mia lango predikos pri Via vorto, CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj. 173 Via mano estu al mi helpo, CXar Viajn ordonojn mi elektis. 174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro. 175 Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj jugxoj min helpu. 176 Mi erarvagis kiel perdita sxafo; Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis.