Psalms 128

Esperanto(i) 1 Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj. 2 Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo. 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!