Psalms 145

Esperanto(i) 1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco. 5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos. 6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos. 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon. 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj. 10 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos. 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco, 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj. 14 La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn. 15 CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo. 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan. 17 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj. 18 Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere. 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin. 20 La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas. 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.