Psalms 18

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! 2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo. 3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj. 4 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris; 5 La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis, La retoj de la morto min atingis. 6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn. 7 Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris. 8 Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi. 9 Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. 10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento. 11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj. 12 De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj. 13 Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn. 14 Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin. 15 Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo. 16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 17 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi. 18 Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno. 19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi. 20 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 21 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio. 22 CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 23 Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 24 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj. 25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia, 26 Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco. 27 CXar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas. 28 CXar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon. 29 CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron. 30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas. 31 CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon; 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj; 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon. 35 Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas. 36 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj. 37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas. 38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn. 39 Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min. 40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. 42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas. 43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min cxefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 44 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min. 45 Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj. 46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo: 47 Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn, 48 Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo. 49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas. 50 Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.