Psalms 22

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? 2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. 3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael. 4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. 6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo. 7 CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante: 8 Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin. 9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. 10 Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio. 11 Ne malproksimigxu de mi, CXar malfelicxo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas. 12 CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi. 13 Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta. 14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno. 15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas. 18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas. 19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min. 20 Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo. 21 Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj. 22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin. 24 CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li. 25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj. 26 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne. 27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj. 28 CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj. 29 Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva. 30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio. 31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.