Psalms 28

Esperanto(i) 1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon. 2 Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo. 3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro. 4 Redonu al ili laux iliaj faroj kaj laux iliaj malbonaj agoj; Laux la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas. 5 CXar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos. 6 Glorata estu la Eternulo, CXar Li auxskultis la vocxon de mia petego. 7 La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros. 8 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito. 9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne.