Psalms 29

Esperanto(i) 1 Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton. 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo. 3 La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj. 4 La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto. 5 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon. 6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. 7 La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon. 8 La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx. 9 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro. 10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne. 11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.