Psalms 3

Esperanto(i) 1 Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj levigxis kontraux mi! 2 Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela. 3 Sed Vi, ho Eternulo, estas sxildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo. 4 Per mia vocxo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela. 5 Mi kusxigxas kaj endormigxas, Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas. 6 Mi ne timas miriadojn da kontrauxuloj, Kiuj estas cxirkaux mi. 7 Levigxu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; CXar Vi frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis. 8 CXe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.