Psalms 35

Esperanto(i) 1 De David. Batalu, ho Eternulo, kontraux tiuj, kiuj batalas kontraux mi; Militu kontraux tiuj, kiuj militas kontraux mi. 2 Prenu sxildon kaj armilojn, Kaj starigxu, por helpi min. 3 Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas. 4 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraux mia animo; Turnigxu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraux mi. 5 Ili estu kiel grenventumajxo antaux vento, Kaj angxelo de la Eternulo ilin forpelu. 6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj angxelo de la Eternulo ilin persekutu. 7 CXar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo. 8 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kasxis, kaptu lin; Por pereo li falu en gxin. 9 Kaj mia animo gxojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo. 10 CXiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malricxulon de lia rabanto? 11 Starigxas kontraux mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas. 12 Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraux mia animo. 13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakajxon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi pregxis sincere, kiel pri mi mem. 14 Mi kondutis, kvazaux ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malgxojis. 15 Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis. 16 Laux la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraux mi siajn dentojn. 17 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj. 18 Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin lauxdos. 19 Ne gxoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj. 20 CXar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraux la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn. 21 Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis. 22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimigxu de mi. 23 Vekigxu kaj levigxu, por fari al mi jugxon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo. 24 Jugxu min laux Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne gxoju pri mi. 25 Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laux nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis. 26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi. 27 Triumfu kaj gxoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru cxiam:Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo. 28 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj cxiutage pri Via gloro.