Psalms 39

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi. 2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis ecx pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta. 3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango: 4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas. 5 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela. 6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos. 7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi. 8 De cxiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min farigxi mokindajxo por sensagxulo. 9 Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon, CXar Vi tion faris. 10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas. 11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela. 12 Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj. 13 Lasu min, ke mi vigligxu, Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.