Psalms 41

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo. 2 La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos felicxa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj. 3 La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kusxejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano. 4 Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, cxar mi pekis antaux Vi. 5 Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos? 6 Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro sercxas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li gxin disparolas. 7 Mallauxte parolas inter si pri mi cxiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante: 8 Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos. 9 Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon. 10 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili. 11 Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi. 12 Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaux Via vizagxo por cxiam. 13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Amen, kaj amen!