Psalms 47

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto. 2 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero. 3 Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn. 4 Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela. 5 Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado. 6 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu! 7 CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton! 8 Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono. 9 La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.