Psalms 55

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Auxskultu, ho Dio, mian pregxon, Kaj ne kasxu Vin de mia petego. 2 Atentu min, kaj respondu al mi; Mi gxemas en mia malgxojo, kaj mi ploregas, 3 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, CXar ili preparas kontraux mi malicon Kaj kolere min malamas. 4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis; 5 Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris. 6 Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus; 7 Malproksimen mi forigxus, Mi eklogxus en dezerto. Sela. 8 Mi rapidus al rifugxejo For de ventego kaj fulmotondro. 9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; CXar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo. 10 Tage kaj nokte ili cxirkauxas gxiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de gxi; 11 Pereigemo estas interne de gxi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas gxian straton. 12 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li; 13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado, 14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso. 15 La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en SXeolon; CXar malbonagado estas en iliaj logxejoj, en ilia mezo. 16 Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos. 17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj gxemas; Kaj Li auxskultas mian vocxon. 18 Li liberigis pace mian animon de atako kontraux mi, Kiam ili grandanombre estis kontraux mi. 19 Dio auxskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. CXar ili ne sxangxigxas Kaj ili ne timas Dion. 20 Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon; 21 Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj. 22 Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon. 23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.