Psalms 62

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo. 2 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos. 3 GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan? 4 Ili meditas nur pri tio, ke ili dejxetu lin de lia altajxo; Placxas al ili malvero; Per la busxo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela. 5 Nur Dion fidu, mia animo; CXar Li estas mia espero. 6 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne renversigxos. 7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia sxirmo estas en Dio. 8 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela. 9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo. 10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro. 11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio. 12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.