Psalms 64

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Auxdu, ho Dio, mian krion en mia malgxojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon. 2 SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj, Kontraux la amaso de krimuloj, 3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn, 4 Por pafi kasxe kontraux senkulpulon; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas. 5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos? 6 Ili elpensas krimojn, kasxas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro. 7 Sed Dio pafos kontraux ilin; Per sago subita ili estos frapitaj. 8 Kaj ili falos per sia propra lango; CXiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon. 9 Kaj ektimos cxiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn. 10 La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.